The Endless

The Endless
fikcia grupo • fikcia organizaĵo • kosma ento
Verko The Sandman
Informoj
vdr

The Endless (esperantigo: «La Senfinuloj») estas la sep ĉefroluloj de la komiksa fabelaro de Neil Gaiman The Sandman («La Sablulo»), eldonita en Usono de DC Comics.

La Senfinuloj estas estuloj kiu enkorpigas konceptojn de destino, morto, sonĝo, detruo, deziro, malespero kaj deliro kaj konsistigas homan konscion. Pli senfinaj kaj influaj ol gedioj kiuj pasas kaj forpasas, la Senfinuloj naskiĝis kun nia universo kaj verŝajne pereos kun ĝi. Ĉiu el ili havas difinan individuecon kiu evidentiĝas per iliaj agmaniero kaj eksteraĵo. Kvankam enpersonigante entojn kun superhomaj povoj kaj influoj, la Senfinuloj montras tre homajn sentojn kaj kvalitojn, kaj kapablas fari homemajn erarojn. Kiam unu el la Senfinulo mortas, kiel ĝi okazas kun Sonĝulo en volumo 10 The Kindly Ones, nur ĝia personaj trajtoj mortas, sed la personigita formo de ĝia koncepto pluvivas, sub alia formo.

Tiuj estuloj ne estas nepra por la glata funkciado de la universo, kaj ilia utileco restas malklara sed ilia foresto alportus pli da hazardeco kaj ĥaoso. En la albumo 7 Brief Lives, Detruulo rezignis sian postenon, ne plu dezirante responsi por la konstruaj kaj malkonstruaj cikloj en nia mondo, kaj koncentriĝante pri kreivaj aferoj, kiel artoj. La ceteraj Porĉiamuloj reagas eme negative je lia decido: Sonĝulo ne komprenas (kaj tiu nekompreno finfine venigis lian finiĝon), Delirulo estas elrevigita perdi kunulon por ludi kaj Mortulo timas ke tiu decido igos Delirulon samfari. Tute, ili ĉiuj estas skuata de la rezigno de unu el ili, sed pludaŭras la afero.

Ĉar ili nur estas spegululoj de homa konscio, la Senfinuloj ne estas senŝanĝaj : ili evoluas kune kun la popolo kiun ili spegulas (tiukaze homaro, sed en rakonto Sonĝo de mil katoj en Volumo 2 The Doll's House, oni vidas ke samaj estaĵoj ekzistas por speguli ĉiun vivantaĵon, tiukaze katoj). Kiam Mortulo en volumo 7 Brief Lives pasas sian tagon surtere en Ĉinujo, ŝi alprenas la trajtojn de ĉinulino, kiun sia kunulo kutimas vidi. Same en volumo 6 Fables & Reflections, kiam Marko Polo demandas ĉu Sonĝulo ĉiam estas tiel palaĉa, tiu ĉi respondas «Tio dependas de la rigardanto»[1]

  1. Eltiraĵo el Volumo 6, rakonto Molaj lokoj (Soft Places), plato 21 : You look terrible. White as the man in the moon. Are you always so pale? - That depends on who's watching.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search